SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
No. 8.
Junio, 1904.
La Esperanta Gazeto por la
Propagandado de la Internacia Lingvo.
Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.
Page | |
---|---|
Editor’s Notes | 113-114 |
Esperanto and Teaching (Professor Carlo Bourlet) | 115-117 |
Adventure of Count Fathom (translated by D. H. Lambert) | 118-119 |
Naughty Eppie (translated by G. C. Law) | 119 |
The Holy Fire (Edward Metcalfe, M.A. Oxon.) | 120-121 |
Logic and Instinct (Ben Elmy) | 122-123 |
The Birthplace (Paul Mathews, M.A.) | 123 |
The Tempest, continued (translated by A. Motteau) | 124 |
Back to the Mountains (Clarence Bicknell) | 125 |
Correspondence Page | 126 |
A Welsh Tale (E.W.) | 127 |
Sundry Items of Interest | 128 |
Instinct or Intelligence. A further Proof (by O.W., 7,074) | 128 |
FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at
N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
The Latest Proof of our Progress.
All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.
Price 7d. post free.
La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj).
113
The Esperanto Gazette for the spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
No. 8.
Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.
JUNIO, 1904.
La Hon. Sek. de la London Esperanto Club multe bedaŭras, ke lia amiko kaj kolego, Sro Howard, ne povos klopodadi pri la libraj aferoj. Ĉiuj Esperantistoj ŝuldas al Sro Howard koregan dankesprimon pro liaj sindonema laborego, kaj bedaŭros, ke liaj nunaj devoj ne permesas ĝian adon.
Estonte, oni devas sendi ĉiujn librajn mendojn al The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al Surbiton.
Karaj Legantoj, Salutojn!
Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo.
Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble, ke rakonto pri la Bulonja vizito ankaŭ interesos Vin. Estos do artikoleto pri ĝi en la venonta Gazeto.
Kiam mi ĝuis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies verko jam vidiĝis en La Esperanta Gazeto. Estas certe, ke Vi ĉiuj multe ŝatos la tre interesan kaj lertan tradukon el la Aventuroj de Grafo Ferdinando Fathom, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi memoros, ke tiu ĉi klera verkisto nur aŭdis la nomon Esperanto antaŭ ses semajnoj, Vi ĉi tie vidos ankoraŭ alian bonan reklamon pri la mirinda facileco de la lingvo!
Inter la multaj novaj aliĝintoj, kiujn ni ĉiutage gajnadas, estas unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.
114
Por tiu ĉi Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al ĉiu, kiu promesos elmontri ĝin en konvena loko.
Espereble tia Ekzpozicio en la Unuiĝitaj Ŝtatoj vekigos multe da intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto, Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass., prenis sur sin la provizoran Sekretariecon. Ĉu ĉiuj Amerikaj amikoj skribos al li, kaj kunlaborados?
Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Ĉiam ni vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Eŭropo; ne vere? Li sendis abonpagojn je La Esperanta Gazeto por ĉiuj la Amerikaj Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj ĉi linioj troviĝas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo.
Ĉiam antaŭen! estu via devizo. Ne permesu ke Eŭropo venkos sole en tiu ĉi nobla afero!
Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu ĉi Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble ĝin alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la Bibliotekestro, afable konsentos aboni por la Biblioteko. Por tiu ĉi celo, oni akceptos duonpagon, t.e., jarabonon da du frankoj. Post iom da tempo estos eble malpli ŝpareme donaci.
Mi ankaŭ ricevis kelkajn petojn por pligrandigi aŭ plioftigi la Gazeton. Sed ankaŭ tiu ĉi afero nuntempe estas neebla. Vere, se oni memoras, ke antaŭ nur dudek monatoj, Esperanto estis kvazaŭ nekonata nomo en Anglujo, kaj ke nun dum ok monatoj Anglujo posedas sian propran Gazeton, oni ne devas plendi, ke ĝi enhavas nur dekses paĝojn! La ekzisto mem de tia Gazeto, precipe apogita de Britaj Verkantoj kaj Abonantoj, estas nekontraŭdirebla pruvo pri la facileco kaj rapida progreso de la Internacia Lingvo: estas praktika pripensinda pruvo.
Ĉu Vi rimarkis la kovrilon de nia lasta kajero? Laŭ la petoj de alilandaj amikoj, mi donis al la verdakovriletaĵo, Esperantan baptonomon, kaj mi esperas, ke Vi, kiuj loĝas alilande, ĉiam nomos tion ĉi La Esperanta Gazeto. Kiam mi aŭdis kritikojn pri La Esperantist dum mia vojaĝo, ĉiam estis dube ĉu oni parolis pri la Angla, Franca, aŭ Itala ĵurnalo.
Mi plezure rimarkas ke, en L’Espérantiste, Sro de Beaufront ankaŭ kondamnas tiujn, kiuj deziras elpensi siajn proprajn alfabetojn. Kompreneble ĉiuj Esperantaj Redaktoroj same faros. Jam en la Maja Numero sendis tiun kondamnon
Via Redaktoro.
The Hon. Sec. of the London Esperanto Club much regrets that his friend and colleague, Mr. Howard, can no longer occupy himself with the book department. All Esperantists owe Mr. Howard most hearty thanks for his devoted labour, and will regret that his present duties do not permit of its continuance.
In the future orders for books should be sent to The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., and not to Surbiton.
Dear Readers, Greetings!
Should the sea have been compassionate, a group of English Esperantists will have returned from a short stay during Whitsuntide in Boulogne.
I really must thank you for the many kind remarks on the short sketch of my holiday with the Esperantists, and it may be that a narrative of the Boulogne visit will also interest you. A short article about it will therefore appear in the coming Gazette.
While I was enjoying Italian sunshine, Esperanto gained a new apostle, whose work has already been seen in The Esperantist. It is certain that you will greatly enjoy Mr. Lambert’s interesting and able translation of The Adventures of Count Ferdinand Fathom. And, when you recollect that this clever writer only heard Esperanto’s name six weeks ago, you will see here yet another good testimony as to the astonishing simplicity of the language.
Among the many new adherents we gain daily is one who intends visiting the St. Louis Exhibition. He will probably see the Esperanto Section there, founded by the French Society, and superintended by Mr. J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis.
Large Esperanto posters have been printed for this Exhibition, and M. Bourlet has kindly sent a number of them printed in English. I will gladly send a free specimen to everyone who will promise to exhibit it in a suitable place.
It is to be hoped that such an Exhibition in the United States will arouse much interest. Esperanto already begins to make progress there, and a devoted helper, Mr. J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass., has undertaken the provisional secretaryship. Will all American friends write to, and work with, him?
Mr. Twombly has commenced his propaganda on a new plan. We always find that Americans send new ideas to Europe; is it not so? He sent subscriptions for The Esperantist for all American Universities, and some colleges. So, among the readers of these lines are to be found our future comrades, the Youth of America.
Ever forwards! let your motto be. Do not allow Europe to conquer alone in this noble cause!
His plan reminds me that some of you have asked for this Gazette to be sent regularly to sundry town libraries. The suggestion is a very valuable one, but, at the beginning of such an enterprise, it is impossible to adopt it. I, therefore, hope that, after you have gained the approval of the librarian, you will kindly consent to send a subscription for the library. For this purpose half will be accepted, that is, an annual subscription of 1/6. A little later it will be possible to give less sparingly.
I have also received some requests to enlarge or more frequently issue the Gazette. But this is also impracticable at present. Really, if one recollects that twenty months ago Esperanto was practically a name unknown in England, and that now for eight months England has its own Gazette, one must not complain that it contains but sixteen pages! The very existence of such a paper, principally supported by British Contributors and Subscribers, is an incontrovertible proof of the simplicity and rapid progress of the International Language: a practical proof worthy of consideration.
Did you observe the cover of the last number? In accordance with the requests of foreign friends, I gave the little green-covered-one an Esperanto name, and I hope that all of you who live in other lands will call this The Esperanto Gazette. When I heard criticisms of La Esperantist during my journey, it was ever doubtful whether one referred to the English, French, or Italian journal.
I note with pleasure that, in L’Espérantiste, M. de Beaufront also condemns those who want to invent their own alphabet. Naturally all Esperantist Editors will do likewise. This condemnation had already been sent in the May Number by
Your Editor.
115
(Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Château Thierry, Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni ĉiuj ŝuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu ĉi honoro.—Red.).
Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi ĝin skribis sur miaj genuoj, sidante en arbareto sur altaĵo, inter rosmarenoj kaj erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj.
Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj ĉirkaŭ mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj muŝoj. La muskoj kaj herbetoj faris verdan tapiŝon, kiu estis kvazaŭa Esperanta standardo, kiu inspiris min. La vekiĝo printempa de tiu belega naturo igis min pensi pri la baldaŭa vekiĝo de la homaro por nia kara afero.
Kore kaj sincere via.—Carlo Bourlet.
Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj lernantoj estas nun ĉiuj 17–20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel senlogika kaj nekapabla ĝuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte, ili estas ankaŭ tro inklinaj ĉion akcepti sendispute, kaj lerni la sciencon ne per analiza metodo, sed preskaŭ kiel dogmon netuŝeblan.
Pri tio mi tre miris.
La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn: Kial, patreto, la mara akvo estas sala? Kial, patrineto, la fajro brulvundas la nesaĝajn infanojn? Kial...? kaj ankoraŭ Kial...?
Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel!
Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa de ĉiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna spirito.
Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej ĉion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da ĉeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon.
Kia estas la kaŭzo de tiu bedaŭrinda aliformiĝo de la infana spirito?
Mi serĉis, kaj jen tio, kion mi trovis.
Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte la alfabeton, li instruiĝas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua paŝo, ĉu li estas Angla ĉu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li konstatas, ke ĉio estas preskaŭ plene arbitra kaj senregula; kaj, kiam Franca lernanteto demandas kial A kaj U kunligitaj produktas la sonon 116 O, la malfeliĉa instruisto povas nur respondi la faman frazon, kiun la bubo tiel ofte aŭdos dum sia vivo: Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel.
Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni gramatikon kaj aritmetikon.
Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomenciĝas la bela klarigo: Ĝi estas tiel....
En la gramatiko apud ĉiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaŭ dronas sub la superakvigo de la esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: Nenia regulo sen escepto. Estas vere, ke ĉiuj tiuj esceptoj havas historiajn kaŭzojn, sed tiujn kaŭzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj!
La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el ĉiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile komprenebla.
Kaŭze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj aŭ poeziaj pecoj, lernotajn ankaŭ parkere, kaj, super ĉio, oni lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj moroj.
Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Ĉio en la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraŭ en nia spirito ia fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere fortika kaj daŭrema!
Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon.
Tie ĉi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la gramatikaj reguloj estus ĉiam senesceptaj. Ĉio estus klarigebla, ĉio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi kaj pensi laŭ modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado, kaj, eĉ por la ĝusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo, ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado.
117
Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi multon el mia propra lingvo, kion mi ĝis tiam ne komprenis aŭ ne sentis. Sennombrajn galicismojn, eĉ malĝustajn uzojn de vortoj, mi kun mirego ekvidis.
Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi ne estas sola, kiu tiel opinias. Ĉiuj estas unuanimaj.
Ĉu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas?
Carlo Bourlet.
For many years now I have been teaching young people mathematics. My present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined to accept everything without question, and to learn science, not by analytical method, but as indisputable dogma.
I have wondered at this a good deal.
The child’s mind is assuredly eager to acquire knowledge, and exceedingly logical. A little lad, as soon as he can say something, asks many questions. Why, papa, is sea-water salt? Why, mamma, does fire burn silly children? Why...? and still Why...?
And parents, bored by so many questions, often reply: It is so, because it is so.
A bad answer, which accustoms children to the unquestioned acceptance of any dictum, and which stifles the natural analytical propensity of their young minds.
Nevertheless, there are intelligent parents, who take pains to give their children every possible explanation, yet these children, after going to school a while, lose all their thirst after knowledge and their inquisitiveness.
What is the cause of this regrettable transformation in the childish mind?
I have inquired, and here is what I have discovered.
When a lad goes to school, he first learns to read and write. Having mastered the alphabet, he is instructed in the art of reading, i.e., the compounding of literal sounds to form words. Immediately, from the first step, no matter whether he be English or French, he begins to learn that most frequently letters lose their alphabetical value when they are united with others. He finds out that everything is almost entirely arbitrary and devoid of rule; and when a French pupil asks why A and U together give the sound of O, the unfortunate teacher can but reply with the famous phrase, which the child will hear so often during his life: It is so, because it is so.
After this initial illogical dogmatic exercise, the child starts learning grammar and arithmetic.
Alas! here again the fine explanation: It is so ... continues to be in vogue.
In grammar, with every rule, he finds one, two, three, innumerable exceptions. Hence the rule is soon drowned under a flood of exceptions. We Frenchmen have actually founded a proverb: There is no rule without an exception. True it is that all these exceptions have historical reasons, but these reasons can only be appreciated when one knows many ancient and modern languages. That study is philology, and philology is not a science to be understood by children!
The study of arithmetic might be a more logical exercise, but of all departments of mathematics, arithmetic is in theory the most abstruse. While algebraical reasoning is most frequently analytical, arithmetical reasoning is generally synthetical, and, consequently, more difficult to understand.
As a result of the great difficulty of arithmetical theories, the teacher is, willy-nilly, commonly compelled to make the lad learn results by heart without any explanation, and the young pupil adopts parrot-method, which he takes as models to be followed, but not to be verified. To these are added lessons from prose and poetical extracts also to be learned by rote, and, above all, Roman and Greek history is taught, which is quite unintelligible on account of the great diversity between ancient and modern customs.
In fine, our children can only come to one conclusion: Everything in human ken is arbitrary, devoid of rule, illogical. If, after long years of such instruction, a spark of logicality still remains in our mind, it proves that our natural logicality is powerful and enduring!
Now let us inquire what would happen if our children should learn our valued Esperanto immediately on entering school.
Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise.
I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment.
On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous.
Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree?
Laŭsence tradukita de H.B.M.
Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384.
Ĉu vi konis mian avinon?
Jen do estas ŝia portreto: Ŝi mortis naŭdek ses jara, kaj ŝia kuracisto diris, ke ŝi mortis kiel birdo—eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco."
Kia ajn la kaŭzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentraĵojn ni rimarkas ĉe antikvaj familioj.
Ĉiam apud la fenestro aŭ trikante, aŭ petante de Dio favorojn por ŝia malgranda familio, ŝi estis, kiel mi ŝin memoras, ankoraŭ bela, spite ŝia maljuneco.—Maloftaj arĝentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizaĝo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj—jen estas memora fotografaĵo.
Pri ŝia hejma vivado, mi nur diros, ke ŝi estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, ŝi posedis kuriozan poŝhorloĝon, kiu, ĉiun kvaronhoron, sonadis valson aŭ polkon, per speciala meĥanismo.
Foje, ŝi rakontis al mi tiun ĉi historieton:—
"Tagon mi eniris preĝejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riproĉus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan poŝhorloĝon por ke ĝi, per ĝia sonorado, dolĉigu la ekkolerantan pastron.
"Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min aŭskultadis. Subite la poŝhorloĝo rompigis la preĝejan silenton! ‘Kio do estos?’ demandis la konfesprenanto. ‘Valso,’ mi tuj respondis. ‘Mi bone aŭdas, ke ĝi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?’ ektondris la pastro.
"‘Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia poŝhorloĝo. Jen ĝi estas,’ kaj mi eltiris la malfeliĉan valoraĝon, kies sonorado jam ĉesis. Sed, pro mia rapideco, mi tuŝis la muzikan risorton kaj denove ĝi sonadis, sed tiun ĉi fojon mazurkon!
"Mi paliĝis, sed la pastro ruĝiĝis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi iĝis kiel ŝtona statuo, kun la poŝhorloĝo ĉiam sonanta la mazurkon al la ĉeestantaj preĝantoj!"
Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al ĝi, la Globe de Aprilo 15, 1904, en ĝia kolono Sciencaj Eĥoj, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank’ al la preskaŭa perdo de la Brita submara boato "A1."
La Scienca Ameriko traktas pri tiu ĉi okazintaĵo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimiĝanta ŝipo, mankis montri la fatalan vaporŝipon. Plibonigita periskopo antaŭ ne longe priskribiĝis en la Aldono al la Scienca Ameriko. Ĝi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antaŭen rigardas, kaj figuras ĝuste la veran grandecon de la vidataj objektoj.
Tiu ĉi nova periskopo sufiĉus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la ĵurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas ĉiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro leviĝas. Tiam, pro la subakviĝo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marŝaŭmo kovras la vitron de la tubo.
Iu devas elpensi metodon por aŭtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena.
T.P.L.
118
De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660.
Li foriris el la vilaĝo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktiĝis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj loĝejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaŭ vidiĝis ĉirkaŭe, etendante siajn strangegajn branĉojn tra la malklaro, kuniĝis kun lia malĝojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature superstiĉema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortiĝo. Por ke li foririgu tiujn ĉi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojaĝantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densaĵoj de tiu mem arbaro. En la daŭro de tiu ĉi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto ŝajnigis kaŭzon por malantaŭeniĝi, dum nia vojiranto daŭrigis siajn paŝojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj.
Pri tio li tamen trompiĝis; la piedfrapado de la alia ĉevalo fariĝis malplie aŭdebla, kaj fine tute estingiĝis. Pro tiu ĉi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj aŭskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian aŭdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj ŝajne antaŭdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la ĉielo kuntiris vizaĝon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruliĝis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante ĝian voĉon per grandega muĝado, deiris en superakvego. Pro tiu ĉi okazo la kuraĝo de nia heroo preskaŭ tute neniiĝis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaŭ ol, kvazaŭ rekonsciiĝante, li elpasis el la vojo por protektiĝi inter la ĉirkaŭkreskantaj arbetaĵoj.
Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin ŝirmetis kontraŭ la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatiĝis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la feliĉon eviti ilian serĉon, kaj sin eltiri el la implikaĵoj de la arbaro.
Timigite de tiuj ĉi antaŭsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antaŭeniri per ia torda vojeto ĝis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la ĉevalan kapon en linion tute kontraŭan al tiu de la ĉefvojo kiun li ĵus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu ĉi, por lin serĉi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la ĉefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto.
Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, daŭrigis sian vojaĝon, en plena espero atingi vilaĝon, kie sia vivo troviĝus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel feliĉa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis ĉe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame.
Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke ŝi povos provizi al li bonan liton, kaj al la ĉevalo loĝejon kaj avenon, li ekdankas la ĉielon por sia feliĉo, faletinte sur tian modestan kajuton.
Li do konsentis pasi la nokton, sub la ŝirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke ŝia edzo, tranĉlignisto, estis foririnta ĉe la plej proksiman urbon por vendi sian komercaĵon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgaŭmatene.
Ferdinando ekzamenis la antikvan sorĉistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj ŝi respondis je tiom da verŝajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia danĝero. Festine vespermanĝinte ovojn kaj ŝinkon, li petegis, ke ŝi lin alkonduku al la dormoĉambro, kie ŝi proponis, ke li kuŝiĝu.
Tial, je ŝia montro, li supreniris ian ŝtuparon en ĉambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajloŝarĝegoj.
Li ŝajne kontentiĝis je sia loĝejo, kiu ja lin mirigis.
La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimiĝu la kandelon al la flamiĝemaĵoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la ŝlosilon de ekstere.
Ferdinando, kutimite esti singardema kontraŭ siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo.
Sekve li proponis ekzameni akurate ĉiun objekton en la ĉambro; kaj dum la esplorado li ĉagrene trovis viran korpon, ankoraŭ varman, kiu, antaŭ ne longe ponardite, kaŝigis inter kelkaj pajlŝarĝoj.
Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, ĉar li certiĝis, ke li mem renkontus la saman sorton antaŭtagiĝo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Ĉe la 119 unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per ĝi forkuri, sed li sciiĝis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektiĝis, kaj la genuoj ŝanceliĝis. Liaj pensoj estis plenaj de antaŭsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaŭ atestanto kontraŭ li, kaj per dezirego preskaŭ supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuraĝus, li mem senkompate entreprenis.
Li senvestigis la korpon, kiu kuŝis sangadanta inter la pajlaro. Ĝin brake alportinte en la liton li ĝin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante ŝargitan pistolon per ĉiu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero.
Ĉe noktomezo li aŭdis la ŝovadon de piedoj suprenirantaj la ŝtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito.
(Finigota en la Julia Gazeto).
Eltiraĵo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law.
Silas Marner, ĝis la alveno de nekonata knabineto ĉe sia dometo, estis ŝparema kaj malfeliĉa teksisto. Li kompatiĝis je tiu ĉi infaneto, donis al ŝi la nomon Eppie, kaj fariĝis kvazaŭ ŝia patro.
Kiam Eppie havis tri jarojn, ŝi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke ŝi devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko.
"Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos enŝlosi ŝin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, ĉar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis sufiĉa por nigrigi lin, tiel ke li devis denove laviĝi kaj vestiĝi. Tiu ĉi estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aŭ la ekfrapadon, aŭ la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu ŝin."
Nu, Silas saĝe estis aranĝinta larĝan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Ĝi estis ligata ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi povis atingi ŝian liteton kaj sidiĝi tie.
Dum somera mateno, Silas interesiĝis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie aŭdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte ĝian rezultaton, ŝi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato ĉiam sekvas la saman kaŭzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis ĝin. Tondinte la rubandon, ŝi forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis ŝin.
Dume Silas pensis ke ŝia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klariĝis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble ŝi estis falinta.... Tiam li trovis ŝin, sidante apud marĉo, gaje kunparolante ŝian boteton, kiun ŝi estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum ŝia nuda piedeto komforte kovriĝis je oliv-verda slimo.
Silas, ĝojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis ŝin, kaj kovris ŝin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta ŝin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke ŝi ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidiĝis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante ŝiajn kotajn piedojn kaj vestaĵojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, ĉar ŝi estis peketema! Paĉjo devos meti ŝin en karbokelon!
Li pensis, ke tio timigus ŝin, kaj ke ŝi ekplorus. Sed, anstataŭ tio, ŝi ekskuiĝis sur lia genuo, kvazaŭ la propono estis ĉarma novaĵo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis ŝin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis ŝin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aŭ ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon!
La teksado longatempe ĉesadis tiun ĉi matenon, ĉar nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu ĉi punado havus sufiĉan efikon, kvankam li estus volinta, ke ŝi iom ploru.
Post duona horo, ŝi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, ĉu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forĵetis ĝin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restaĵo de la mateno. Li returnis meti ŝin en ŝian seĝeton apud la teksilo, kiam ŝi lin rigardis kun vizaĵo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo!
120
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.).
Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo.
Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn.
Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude.
Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de senvigla miro; preskaŭ mi diris, de bovina miro!
Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri ia ajn afero.
Kio do estas la Sankta Fajro!
Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo!
Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo.
"Ne-harak-said." Mi ekrigardas!
Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas ruĝan Tarbuŝ’on aŭ fez’on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj.
Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro, kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento.
Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman’on (gvidiston kaj tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn.
Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron per la sama sonora frapo.
La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego al Joppa (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi la amaso fariĝas multe pli densa.
Ni trapasas tra la Strato de David kaj eniras en Kristanan Straton.
Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj.
Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie de ĉiuflanko la amaso ondegas kontraŭ nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo?
Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la gvidanto mem estas haltigita.
Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj monaĥoj. Kia kontrasto!
Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego.
Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj fermataj.
Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas trapasintaj.
En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata.
Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidas 121kandelojn, sed kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du.
El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da ili.
Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego.
Tiam:—Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj.
En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la amasigatan homaron.
Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj.
De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj. Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la ŝtonetojn.
Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ĉiu minute ĉifas kiel knabeto ĉifus paperon.
Sed jam tro longa la priskribo! Du soldatojn ni trovas ĉe la reveno. Kial du? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la Sankta Fajro ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro!
Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial la du soldatoj.
Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ sian proksimulon.
La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado ĉesas.
Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por si mem.
Sed ne por ni!
Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato.
Sur la ŝtupetoj kiel amasego!
Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la ekkrion: "Leprulo."
Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa Oceano.
Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serĉi.
Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj, puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon.
Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min.
Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turniĝado de la Sankta Fajro!
En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego.
Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn.
Originale verkita de Rene Deshays.
122
Originale verkita de Ben Elmy.
Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko—precipe de logiko.
Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem.
Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!"
Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino!
Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon de frisettes por pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre ridadis la chignon kiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika.
Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn.
Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco.
Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan sciemon.
"Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!"
Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas.
Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa."
La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de Deputatoj (House of Commons), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina."
Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon, feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia fantazio.
123
Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj—la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje vidas kiel erarega estas tiel supozo.
Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam pliboniĝonta komuna homa raso.
Originale verkita de Paul Mathews, M. A.
Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj.
Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine la neĝagutetoj (Galantoj) pli malfrue la primoloj, frusomere la bluaj sonoriloj (Kampanuloj), plensomere la bovokuloj (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de la nigrabirdoj (merloj), de la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas?
Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan reĝafiŝkaptiston (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la Naturon.
Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita.
Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis.
En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco. Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco.
En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj.
Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio——. Ho ve! feliĉa tempo pasinta!——
Mi eklevas la okulojn—Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la saman, la karan Suzion!
Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia kara kunludantino!
Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin timigis? Diru al mi——."
Ŝi min ĉesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?"
"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin."
"Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda ĝardeno.
Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"——Ŝi min longdaŭre rigardis——"Tomaĉjo!" kaj ni kisis unu la alian.
"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras."
La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?"
Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis.
Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskiĝejo.
Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.
124
[Copyright reserved.]
[Tradukis Esp. 6266.]
(Vidu la sep antaŭajn Nrojn.)
Sceno 2 (daŭrigo).
Prospero.—
Ne, knabino;Mirando.—
Estaĵo dia povus mi lin nomi,Prospero (flanken).—
L’afero venas laŭ deziro mia:Ferdinando (ekvidante Mirandon).—
La diinoMirando.—
Mi, sinjoro,Ferdinando.—
Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estusProspero.—
La plej alta?Ferdinando.—
Simple la aŭdantoMirando.—
Ho, teruro!Ferdinando.—
Li dronis, kun sinjoroj, kun MilanajProspero.—
La duko de Milano kaj bravegaMirando.—
Ĝentile kial patro ne parolis?Ferdinando.—
Fraŭlino, se vi estas korlibera,Prospero.—
Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu!Ferdinando.—
Ne! per honoro mia!Mirando.—
MalhonoroProspero (al Ferdinando).—
Venu!Ferdinando.—
Ne! mi tuj kontraŭbatalos[Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi.]
Mirando.—
Ho, kara patro!Prospero (al Mirando).—
Knabineto,Mirando.—
Mi vin petegas, patro—Prospero (al Mirando).—
Vi foriru!Mirando.—
Ho! kompatu:(Daŭrigota).
125
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri."
Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras.
(6266).
Flandra poeziaĵo de Frans de Cort.
Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj ĉirkaŭprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj ĝojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallaŭte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano!
Tradukita de Eŭg. Mathys, filo.
126
The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent’s Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply).
Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support.
Our prized volume, the Fundamenta Krestomatio, bears a most unfortunate title.
Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume.
The note in our last issue concerning the Method of telling the time in Esperantoland has called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality.
We have done our best to buy in copies of the First Number of The Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each.
Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of an Atesto de Kapableco. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society.
Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit.
As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect?
Dua Vera Rakonto de O.W. 7074.
Mi legas en la dua numero de la Internacia Scienca Revuo la titolon de artikolo publikigita en la Revue Scientifique. Jen la teksto: E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro.
Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli.
Cetere vi povos tion juĝi, mi tuj rakontos al vi la fakton.
En la ĉirkaŭaĵo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri ĝi. Ili edukas en ĝi la kutimajn bestojn, bovojn, ŝafojn, porkojn, k.t.p.
Ĉiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin paŝtas. Kiam baldaŭ eknoktiĝos, oni rekondukas ilin al la staloj.
Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn.
En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar.
Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni aŭdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis ĝin, kaj, puŝegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino fariĝas freneza. Mi sekvis ĝin kaj vidis ke ĝi eniris arbetaĵon, en kiu restis unu el ŝiaj idoj. La patrino forpelis ĝin, puŝante ĝin per sia nazego, blekegante. Ili ambaŭ reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis.
La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke ĝi havis dek kvar idojn. Kiam ĝi ilin kalkulis, ĝi ekvidis, ke ili ĉiuj ne estis kune kun ĝi, kaj ĝi forkuris por serĉi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli.
Ĉu vi ne pensas kiel mi?
127
Originale verkita de E. W.
Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco.
Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."
Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"
Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj, kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortiĝis.
Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de The Esperantist.
Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.—E. W.
I.
Pacama Pastro.
Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia estis lia voĉo, ke nura Bonanokto samtempe estis beno kaj kareso.
Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miaj Grenadier Guards."
Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola.
Lia Cariad (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon.
Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron.
Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo.
Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron.
La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la ŝippereojn.
Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin.
Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?"
Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos.
Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon.
Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos!
Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo.
Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon.
Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn.
La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita.
Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj.
(Dua skizeto aperos en The Esperantist, No. 9).
128
Sro Motteau nun tradukis la tuton de La Ventego, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3.
Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio?
La C. T. C. (Cyclists’ Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj Esperantistoj ĝin tralegu.
(Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.).
Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, ĉe la Redakcio?
Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn de Alice in Esperantoland, kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn!
Kara Sinjoro,—La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, Sro Sutcliffe kaj sia filo, Sro Rayner, kaj ankaŭ Sro Farnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto.
Fidele via,
C. W. T. Reeve,
63, Effingham Road, Lee, Kent.
Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de Sro Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, du novajn verkojn de la Kolekto Aprobita. (1). Vollständiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20). (2). Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark).
Ankaŭ ni danke ricevis. (1). Cours Elementaire d’Espéranto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer. (Bona 53 paĝa verko). (2). Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo Esperantista, Presejo de Monako. (Bone presita broŝuro dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3). Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de Emile Chapelier. (47 paĝoj, 10 c). (4). Esperanto, Exposición de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru. (22 paĝoj en la Hispana lingvo).
Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis la Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France. Tie ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn kaj pluŝojn.
Kara Sinjoro Lingvo Internacia por Blinduloj en punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart.
Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa.
La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas Sro A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W., kaj la Grupkunvenejo estas en la "Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere. Tiu ĉi kurso daŭros dum la tuta somero.
Sro Lee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en la Daily Mail, por helpi lian propagandon, kaj presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis novan poŝtkarton.